Esperantilo - programo por redakti tekstojn kun specialaj esperantaj funkcioj, ortografia kaj gramatika korektadoj kaj maŝina tradukado
La korektado funkcias surbaze de datoj de REVO leksikono kaj analizo de ESF tekstaro. Dankon al ĉiuj revuloj (REVO-uloj) pro grandega laboro kaj al ĉiuj, kiuj publikigas esperantan materialon en la reto.
Mi ankaŭ kore dankas al ĉiuj, kiuj sendas al mi interesajn materialojn kaj komentas tiun laboron.
2008-04-14 Novaĵoj en eldono 0.982
- Ĝenera plibonigo de uzebleco
- Kerektoj en gramatika korektado
- Plivastigo de angla-esperanta vortaro je multaj komputilaj terminoj
- Multaj malgrandaj korektoj
- Nova sitemo de raportado de eraroj
2008-03-08 Novaĵoj en eldono 0.981
- korektoj de programo.
- La Xliff-redaktilo kaj traduka asistanto estis amplekse reprogramitaj
- Grandega traduka memoro por i18n tm_en_eo.tmsql.gz
- Pluaj informoj sur blogo
2008-02-02 Novaĵoj en eldono 0.98
- Multaj korektoj de programo.
- Nova ampleksa dokumentaro en PDF-formato.
- Oni povas direkte traduki de nacia lingvo al alia nacia lingvo.
- Elekto de fonta lingvo de teksto estas pli facila.
2007-12-21 Novaĵoj en eldono 0.976
- Tradukado al sveda lingvo estas plibonigita (Dankon KaGu).
- Tradukado el angla lingvo estas plibonigita.
- Kelkaj aliaj plibonigoj kaj korektoj.
2007-11-02 Novaĵoj en eldono 0.97
- La unuan fojon la maŝina tradudo de esperanta lingvo al sveda lingvo (Dankon al KaGu pro instigo, konsilado, programado kaj helpo)
- La traduko el pola lingvo estas grande plibonigita.
- Eksperimenta tradukado de angla lingvo al esperanto lingvo.
- Mi flikis kelkajn erarojn.
- Nova uzala intefaco de vortaro. (per agordoj vi povas taman uzi la malnovan vortaron)
2007-09-16 Novaĵoj en eldono 0.96
- La programo povas nun traduki de pola lingvo al esperanta lingvo (Vidu menuo-preferaĵoj-fonta lingvo).
- Mi flikis kelkajn erarojn.
- Plibonigoj de pola tradukado.
2007-08-10 Novaĵoj en eldono 0.95
- Mi flikis kelkajn erarojn.
- Plibonigoj de pola tradukado.
- Legu blogon por pluaj informoj.
Trajtoj
- ĝi estas uzebla por Linukso kaj Vindozo.
- ĝi oferas literumadon.
- ĝi enhavas gramatikan korektilon
- ĝi enhavas kompleksan adapteblan maŝinan tradukadon por pola kaj germana lingvoj.
- ĝi subtenas ankaŭ duone aŭtomatan tradukadon.
- ĝi enhavas tradukan memoron
- ĝi povas kunlabori kun profesiaj traduksistemoj per XLIFF kaj TMX formato.
- ĝi povas prilabori direkte dosierojn en formatoj HTML, OpenOffice, MS Word (nur sur Windows kaj kunlabore kun origina Word softvaro) kaj ML Word (XML formato de programo MS Word)
- ĝi enhavas segmentan tradukilon kaj povas konservi tradukajn projektojn.
- ĝi povas traduki multajn esperantajn skribmanierojn (ĝ gx gh ^g g^ html).
- ĝi ebligas facile skribi ĉapelitajn literojn per "x"-anstataŭigo.
- ĝi povas traduki multajn dosierojn aŭtomate.
- ĝi estas plena utf-8 redaktilo kaj estas uzebla por redakti multlingvajn tekstojn.
- ĝi ebligas redakti multajn tekstojn samtempe.
- ĝi enhavas "malfaru" kaj "refaru" funkciojn ("undo and redo").
- ĝi enhavas sintaksan analizon
- ĝi enhavas multlingvan vortaron kun redakta modo
- programo povas esti ankaŭ direkte lanĉita sen instalado.
Maŝina tradukado per Esperantilo
- Esperanto al Pola
- Esperanto al Germana (malgranda kvalito)
- Esperanto al Anla (malgranda kvalito)
- Esperanto al Sveda (malgranda kvalito)
- Pola al Esperanto
- Angla al Esperanto (eksperimenta)
Mi esperas, ke por iu estu la programo uzebla. Bonvolu skribi al mi, se vi havas rimarkojn.
Legu ankaŭ la paĝon "oftaj demandoj"
Literuma korektado
La ortografia korektado bazas sur la REVO leksikono kaj analizo de tekstaro kaj aliaj fontoj. La interna vortaro konas 8941 radikojn kaj 58259 derivaĵojn.
Esperantilo laboras en du niveloj:
Ĝi povas ekkoni eblajn sed ne difinitajn derivaĵojn (ekzemple mal|bon|il|o) kaj markas
tiujn verde aŭ nekonataj radikoj (plejparte skriberarojn), kiuj estas markotaj ruĝe.
Estas eble aligi novajn radikojn aŭ derivaĵojn de konataj radikoj.
Ili estas konservataj en dosieroj (~/.ee_radikoj.txt) en privata formato.
Eblas ankaŭ fari propran ignorliston kun vortoj (mallongigoj aŭ nomoj) kiu estas konservita
en dosiero (~/.ee_igor.txt) kiel normala vortolisto.
Vi povas uzi la korektadon laŭ du manieroj. Unue vi povas marki ĉiujn nekonatajn vortojn per butono (Ekzamenu tekston).
Due vi povas lanĉi "korektilojn", kiu prilaboras po unu vorto kaj ebligas korekti la vorton en la procedo de korektado.
Leksikonaj funkcioj
Esperantilo enhavas montrileto por REVO-leksikono.
Kontraŭe al REVO-Leksikono en TTT la montrilo oferas navigadon je referencoj en du direktoj.
Esperantilo enhavas ankaŭ statistikan bazon de ofteco de vortoj en ĉefaj frazpartoj, kiu estas kalkulita de granda esperanta tekstaro.
Mi frue rimarkis, ke "Esperantilo" povas esti uzata ankaŭ por leksikonaj celoj.
Vi povas tre rapide analizi grandajn tekstojn kaj trovi derivaĵojn aŭ radikojn, kiuj ankoraŭ ne estis difinitaj en REVO.
Tial "Esperantilo" enhavas funkciojn por ekstraktado de nekonataj vortoj en listoj.
Lingvistoj povas interesiĝi pri statistikaj funkcioj. Jen ekzemplo el romano "Faraono" de Boleslaw Prus.
vortoj 3300 - 100.00%
mk. radikoj 132 - 4.00%
mk. derivaĵoj 256 - 7.76%
pronomoj 1482 - 44.91%
o-vortoj 721 - 21.85%
verboj 469 - 14.21%
a-vortoj 202 - 6.12%
e-vortoj 38 - 1.15%
participoj 88 - 2.67%
prop. nomoj 3 - 0.09%
"Esperantilo" povas ankaŭ marki ĉiujn maloftajn radikojn.
"Esperantilo" enhavas la liston de la 2200 plej oftaj radikoj.
Vi povas ankaŭ vidi ĉiujn derivaĵojn de selektita vorto aŭ vorta analizo.
Ekzemple:
derivaĵoj de radiko "bon"
bona
bone
bono
bonaĵo
bonulo
malbona
malbonigi
plibonigi
rebonigi
bontrovo
bonveni
bonvenigi
bonvoli
malbonavida
malbono
analizo de vorto: "malbonigi"
prefikso: mal
radiko: bon
sufikso: ig
kategorio: i
Tio funkcias fide nur kun konataj derivaĵoj.
Gramatika korektado
De eldono 0.60 "Esperantilo" povas ankaŭ distingi kelkajn gramatikajn erarojn.
La gramatika analizo de tekstoj estas tre kompleksa, tial la programo nun
ne distingas ĉiujn eblajn gramatikajn erarojn aŭ pritaksas korektajn frazojn kiel
nekorektaj.
La korektado de gramatiko funkcias nur por plena frazo, nur en kiu, ĉiuj vortoj estas konataj.
La programo provas trovi la gramatikan funkcion por ĉiu vorto en la frazo.
Vortoj sen funkcio estas pritraktataj kiel eraroj.
Nun la programo ne povas proponi korektadon de frazo.
Estas eble, ke unu fuŝe skribita vorto kaŭzas multajn erarojn.
La gramatika korektado estas uzebla nur per "korektilo" funkcio.
La programo povas montri sintaksarbon de frazo. Selektu la frazon
kaj klaku la butonon "Montru Sintaksarbon".
Vidu "Ekzemploj de sintaksa analizo" por pluaj informoj.
Ekzemploj:
- Mi vidas la kato. (verbo ne ebligas comp-objekton)
- Mi dormas la domon. (verbo 'dormi' ne ebligas objekton)
- Mi venas al domon. (prepozicio 'al' ne akceptas akuzativon)
Pli da ekzemploj
Kelkaj kompleksaj frazoj ne povas esti korekte analizitaj.
- kompleksaj e- kaj a-vortpartoj bazitaj sur participoj
- certaj infinitivaj mallongigoj de relativfrazpartoj
- kompleksaj frazoj kun multaj komoj kaj interpunkcioj
- neordinara vortordo (ekz. postmetita adjektivo)
Mi planas iom post iom plibonigi la sintaksanalizon.
Multlingva vortaro
"Esperantilo" enhavas ankaŭ multlingvan vortaron.
La vortlistoj estas kompilitaj surbaze de REVO, kaj aliaj vortlistoj, kiujn mi trovis en la reto.
Vi povas uzi la vortaron je du manieroj.
Unue per speciala fenestro aŭ direkte en la redaktilo.
Metu la kursoron sur nekonatan esperantan vorton (aŭ selektu ĝin) kaj
uzu la funkcion "Redaktu->Traduku sub kursoro" aŭ tajpu "Control-q".
La programo provas traduki la derivaĵo direkte, aŭ la bazan radikon, aŭ la vortpartojn.
La serĉado de Esperantaj vortoj estas pli efika ol kutimaj vortaroj.
"Esperantilo" ekkonas, ke vorto ne estas en baza formo kaj povas mem trovi bazan formon.
Kiam la ekzakta traduko ne estas trovita la programo provas trovi tradukon por malproksima
traduko aŭ traduki unuopajn morfemojn.
? pense -> pens-e ->
penso - Denken, Gedanke
? liberpensema -> liber-pens-em-a ->
libera - allgemein verfügbar, frei, unabhängig, ...
pensa - Gedanken~, gedanklich
ema - aufgelegt, aufgelegt sein, begierig, geneigt, geneigt zu, gewillt
Vi povas uzi la programon ankaŭ por translingva traduko.
denken - (trans: opinii) - zaopiniować
denken - (trans: opinii) - uważać
denken - (trans: opinii) - wypowiadać
denken - (trans: opinii) - zapatrywać się
denken - (trans: pensi) - myśleć
denken - (trans: pensi) - mniemać
En la fenestro de vortaro. Vi povas serĉi ankaŭ en la dua direkto.
Vi povas ankaŭ importi aŭ eksporti vortlistojn laŭ suba formato.
La vortlistoj devas uzi utf-8 kodon.
esparanta-vorto ; unua nacilingva traduko, dua nacilingva traduko
# ekzemplo
meti; stellen, setzen, legen
Vortoj en parentezoj estas pritraktataj kiel pliaj priskriboj
kompensilo; Kompensator (elektronisches Bauteil)
Por serĉado oni povas uzi ankaŭ anstataŭantajn literojn "*" kaj "?". Jen ekzempla rezulto por vorto "pens*a":
pensa - Gedanken~, gedanklich
pensebla -
pensema - grüblerisch, in Gedanken versunken
pensia -
pensiga - bedenkenswert, nachdenkenswert, zum Denken anregend, zum Nachdenken anregend
pensinstiga -
pensiona -
pensiula -
penskapabla -
Vi povas ankaŭ simple aligi novan lingvon kaj importi vian vortliston.
Jen la statistiko pri nuna vortaro.
esperantaj derivaĵoj - 66232
lingvo trad# der# kovro trad#/der#
germana 70092 31677 - 47.83 2.21
pola 40078 26976 - 40.73 1.49
angla 24564 16329 - 24.65 1.50
rusa 23578 16119 - 24.34 1.46
franca 19231 13334 - 20.13 1.44
hungara 18400 12196 - 18.41 1.51
portugala 16748 10730 - 16.20 1.56
belorusa 16510 11651 - 17.59 1.42
sveda 15455 14322 - 21.62 1.08
nederlanda 12565 10429 - 15.75 1.20
Vi povas ankaŭ skribi vorton en nacia lingvo (nur en baza formo) kaj traduki al Esperanto.
Uzu por tio la menuon "Redaktu->Traduku vorton al Esperanto" aŭ tajpu klavkombinon "Ctrl-Spaco".
Maŝina Tradukado (aŭtomata tradukado)
"Esperantilo" povas traduki aŭtomate aŭ duone aŭtomate Esperantajn tekstojn al pola lingvo.
La tradukado estas farata sur nivelo de sintakso kaj oni povas adapti la tradukmanieron al
propraj bezonoj.
La maŝina tradukado aŭ perkomputila tradukado povas traduki prilaboratojn tekstojn en redaktilo aŭ rekte HTML kaj XLIFF dosierojn.
La tradukita teksto estas markita diverskolore laŭ atendata kvalito de traduko.
Duone aŭtomata tradukado
Ĉe interaktiva aŭ duone aŭtomata tradukado la tradukisto povas influi dum proceso de
tradukado.
Esperanta fonta teksto ne enhavas ofte la saman kvanton de informo kiel la cela lingvo.
La tradukisto povas influi depende de cela lingvo:
- genro de pronomoj
- Nombrecon de pronomo 'vi'
- Elekton de sinonimoj
- Tradukon de nekonataj vortoj
- Tradukon de vortoj sen konata pola traduko
- Ordon de vortoj
- Kompletan rezulton per mana redakto
Oni povas uzi la interaktivan tradukadon ankaŭ nur per klavaro aŭ nur per muso.
La interaktiva tradukado estas nun en eksperimenta stato.
Tradukado el pola lingvo
De eldono 0.96 Esperantilo ankaŭ povas traduki de pola lingvo al Esperanto.
La kvalito de traduko ne estas alta.
Vi povas vidi tie kelkajn ekzemplajn frazojn.
Tradukmemoro
Esperantilo subtenas en baza ŝtupo tradukmemoron.
Frazoj, kiuj estas korektitaj en interaktiva tradukado estas enmemorigitaj en
tradukmemoron.
La tradukmemoro povas esti konservita aŭ ŝarĝita en formato TMX.
La programo nun subtenas funkcioj:
- La programo povas trovi ankaŭ similajn frazojn kaj kalkuli la similecon de frazoj.
- La programo povas konservi multajn tradukajn proponojn por unu frazo.
- Redakto de tradukmemoro.
- Importo kaj eksporto de tradukmemoro helpe de TMX-formato.
Dokumentaro de programo
Oni povas legi aldonajn informojn pri la programo en dokumentaro de projekto.
Multaj specialaj informoj oni legu en la blogo de projekto.
Mankoj de programo
La programo ne estas ĝisfine programita kaj ankoraŭ evoluas.
La programo estas unuavice mia hobio kaj mi havas limigitan tempon por ĝi.
Fuŝaĵoj kaj eraroj en programo aŭ en la lingvaĵo estas ne definitivaj kaj
povas esti korektitaj, se mi ekkonos pri tio. Bonvolu raporti erarojn.
Ĉe novaj funkcioj ne atendu 100% stabilecon kaj kvaliton de profesiaj iloj.
Mi esperas, ke la programo konstante plibonigos.
Tio, kien evoluas la programo, dependas de komentoj kaj bezonoj de uzantoj.
Postaj planoj
Mi volas disvolvi la programon en diversajn direktojn.
La programo estas mia pura hobio, mi ne povas oferi profesian subtenon
aŭ certan planon.
Ĉi tie estas nur ideoj.
- nuligi programajn erarojn
- plibonigi la gramatikan korektadon
- pli da statistikaj funkcioj (statistikaj aŭ analizaj)
- pli da lingvistikaj iloj
- prepari la fontkodon por multlingveco, reuzado kaj aliaj programistoj
Bonvolu priskribi la dezirojn, kiujn vi havas pri ĉi tiu programo.
Programado
Ekzistas speciala eldono de Esperantilo por programistoj.
EsperantiloSDK enhavas ne nur Esperantilo sed ankaŭ programan medion XOTclIDE, do vi povas tuj programi kaj trarigardi la Esperantilo sen pena instalado de sitemo.
En dokumento "programado" mi priskribis kelkajn informojn pri la programo kaj miaj spertoj, kiuj povas esti interesaj por programistoj kaj komputilaj lingvistikoj.
Kiel helpi al la projekto?
- Raportu erarojn!
- Korektado de lingvaj fuŝaĵoj en programo aŭ en la TTT-paĝaro.
- Traduklistoj.
- Listoj kun derivaĵoj.
- Ĉiuspecaj leksikaj materialoj.
- Informoj pri similaj programoj, publikaĵoj aŭ projektoj.
- Gramatikaj ekzemploj de malkorekte analizitaj frazoj de programo.
- Ekzemploj de plej ofte faritaj gramatikaj eraroj (tekstoj antaŭ kaj post korektado).
- Ideoj por plibonigo de la programo.
- Kompletigo de polaj tradukoj. Jen la listo kun nekonataj tradukoj nekonataj-eo-pl.txt.zip. Vi povas sendi ankaŭ partojn de listo al mi.
- Traduko de programo al aliaj lingvoj - jen la ŝablono en formato XLIFF catalog.xliff
Mi ne povas promesi, ke mi tuj uzos la helpon kaj realigos la ideojn, sed
mi strebas minimume publikigi en tiu paĝo tiujn ideojn.
La senditaj al mi materialoj devas esti libere uzeblaj.
Elŝutoj
"Esperantilo" estas libera programo laŭ "GNU Public License (open source)", vidu GNU Homepage aŭ en vikipedio Malfermita kodo.
Tie vi povas elŝuti vortlistojn uzatajn en la programo.
Aliaj retaj ligiloj
Aliaj redaktiloj por Esperanto
- Simredo programita per programlingvo "java", enhavas literumadon kaj povas uzi RTF-formaton
- Unired uzebla sur vindozo, kun literumado bazita sur ISPELL programo
Vortaroj kaj aliaj
Mi skribis la paĝon per ĉi tiu programo.
Kontakta adreso: mail@xdobry.de
Artur Trzewik