angle anglio

EsperantiloTM - Tradukmemoro programo por tradukistoj

EspernatiloTM estas programo por tradukistoj, kiu faciligas la tradukadon de dokumentoj helpe de tradukmemoro. La programo subtenas multajn formatojn kiel HTML, OpenOffice, XML, MS Word (parte) kaj povas uzi interŝanĝajn formatojn TMX kaj XLIFF. EsperantiloTM kuras sur Vindozo kaj Linukso estas facile instalebla kaj oferas facilan kaj riĉan uzulan interfacon. Ĝi estas libera programo laŭ GPL permesilo.
Instalu EsperantiloTM 0.992 nun
EsperantiloTMSetup.exe (4,5MB)
aliaj elŝutoj

Trajtoj de programo

EsperantiloTM estas separatita parto de programo Esperantilo. La programo Esperantilo estas programita unue por Esperantistoj. Ĝi enhavas vortarojn, maŝinan tradukadon de esperanta lingvo kaj gramatikan korektadon. EsperantiloTM enhavas nur unu parton de programo Esperantilo, kiu estas interesa por tradukistoj de ajna lingvo. EsperantiloTM estas malpli granda kaj pli facile uzebla. Esperantilo estas libera programo laŭ GPL permesilo.

Stato de projekto kaj planoj

La bazo de projekto estas jam kelkjara kaj bone provita, tamen la funkcioj de traduka memoro ne estis ofte uzataj de uzantoj de Esperantilo. Bonvolu testi unue, ĉu la programo povas ĝuste konservi viajn dokumentojn kaj krei la celan dokumenton. Esperantilo estas daŭre en programado kaj certe enhavas multajn erarojn kaj bezonas plibonigon. La projekto bezonas uzantojn kaj ties raportojn. La programo enhavas potencan sistemon por raportado (Vidu menuon: Helpu->Raportu pri programo). Mi esperas, ke Esperantilo povas helpi ĉe tradukado de libera programado kaj estas interesa alternativo por uzantoj de tradukaj memoroj. Mi volas plibonigi la programon. Mi planas plibonigon de uzula interfaco kaj pli grandan subtenon de formatoj TMX kaj XLIFF.

Teknikaj informoj por komputilemuloj

Elŝutoj

Aldonaj informoj kaj ligiloj


Kontakta adreso:
mail@xdobry.de

Artur Trzewik